Join the discussions
in other languages
English, Français, Español, العربية

Go Back   Voices of Youth Forums > English > World fit for children

Reply
 
Thread Tools Search this Thread Display Modes
  #1  
Old 26-December-2005
bethechange
Australia bethechange is offline
 
Join Date: Jul 2005
Posts: 69
Esperanto discussion - Diskuto en Esperanto pri homaj rajtoj.

This new thread is written in Esperanto so that people with other native languages can contribute, hopefully it will become big enough for a new section. EN
Cette nouvelle thematique est redigee en esperanto afin que les jeunes de toutes
langues natales puissent y contribuer, en esperant que son succes lui permette
de devenir une nouvelle section du site. FR


Cxi tiu nova temo estas skribita en Esperanto, por ke junuloj kun aliaj denaskaj lingvoj povu kontribui. Esperinde la temo grandigxos suficxe por komenci novan sekcion de la retpagxaro.

Kion vi pensas pri homaj rajtoj - cxu ili estas cxiam aktualaj, cxu oni ankoraux bezonas ilin? Cxu lingvaj rajtoj estas parto de homaj rajtoj? Kiel povas junuloj kontribui al pli bona mondo en la estonteco?

Last edited by bethechange; 27-December-2005 at 22:37..
Reply Reply With Quote
  #2  
Old 26-December-2005
Adonis Saliba
Brazil Adonis Saliba is offline
 
Join Date: Dec 2005
Posts: 2
Projekto NESTO apogas la demokratian transkomunikadon

Kara amiko kaj Reprezentanto de nia projekto NESTO en Aŭstralio,

Mi estas tre feliĉa pro via iniciato enkonduki tiun diskuteblecon pri homaj rajtoj. Vi ja trovis unu el la eblajn vojojn por travidebligi nian Esperanton.

Kiel vi faris, oni devas ja lanĉi diversajn transnaciajn eblecojn por montri ke nia lingva komunumo povas helpi la mondon kaj helpi plibonigi la homajn interrilatojn.

Helpe al via diskuttemo, mi diras ke, per nia komuna lingvo kaj grava homa sperto per Esperanto kaj kunvivante en diverslandaj komunumoj, ni povas facile trovi internaciajn vojojn por helpi la kontaktojn kaj diskuti eventualajn solvojn pri homaj kunvivadaj spertoj kaj tiel plibone pavimante la vojon al estonta paco tra la mondo.

Mi helpos vin diskonigi tiun forumon, sed kiel veterano mi atendas ke la junuloj de nia movado helpadu vin antaŭenpuŝi tiun diskutejon.

Nur por instigi plusan diskutadon, mi demandas:
Kiel la junuloj povas esti helpataj transnacie per la lernado de Esperanto?

amike
Adonis Saliba
http://www.monda.org/nesto
Reply Reply With Quote
  #3  
Old 26-December-2005
bethechange
Australia bethechange is offline
 
Join Date: Jul 2005
Posts: 69
Kara Adonis,
Dankon por via respondo, kaj via helpo publikigi cxi tiun forumon!
Cxi tiu forumo estas mirinda cxar gxi ebligas al ni junuloj intersxangxi ideojn cxirkaux la mondon, en ricxaj kaj malricxaj landoj. Esperanto ankaux povas helpi al tio, cxar gxi ebligas min intersxangxi ideojn kun kunmondanoj cxie.
Sed mi ofte diras ke Esperanto ne estas la solvo al cxiuj de la problemoj de la mondo, gxi estas nur ilo por komuniki pri la problemoj en la mondo. Ekzemple, homrajtaj malbonoj dauxre okazas en la mondo kaj nemultaj homoj penas subteni homajn rajtojn. Jes, iuj el tiuj malbonoj estas lingvorajtaj, kaj nia lingvo povas helpi halti tiujn, sed aliaj problemoj estas pli gravaj ol la lingva problemo.
Tamen, se ni povus komuniki unu kun la alia trans la mondo kun neuxtrala lingvo, oni povus pli facile reguli tiujn problemojn.
Reply Reply With Quote
  #4  
Old 26-December-2005
Adonis Saliba
Brazil Adonis Saliba is offline
 
Join Date: Dec 2005
Posts: 2
BEL noticas tiun forumo

Kara Jonathan.

Mi ĵus lanĉis en Bel-Paĝaro la inviton por ke la homoj eniru tiun diskutejon. Mi esperas ke tiel niaj junuloj, almenaŭ en Brazilo, venu por diskuti tiujn gravajn problemojn de la mondo kiu estas demokratia intekomunikiĝado.

Gratulon, ankoraŭfoje kaj ke tiu forumo gravan kaj grandan sukceson. Kalkulu ĉiam kun nia laboro.

Amike via,
Adonis Saliba
Reply Reply With Quote
  #5  
Old 26-December-2005
Hilbernon
Brazil Hilbernon is offline
 
Join Date: Dec 2005
Posts: 2
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Homaj Rajtoj

Kiam oni parolas pri homaj rajtoj, estas bone, ke ni konsciu pri kiuj rajtoj ni parolas. Pro tio mi invitas vin legi la version en esperanto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:

http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm

Jen iuj rajtoj prenitaj de la Deklaracio:

Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.
Ĉiuj homoj estas jure egalaj.
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio.
Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato.
Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.
Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ persekuto.
Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion.
Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.
Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.
Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.
Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.
Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj.
Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
Reply Reply With Quote
  #6  
Old 27-December-2005
Renato Corsetti
Italy Renato Corsetti is offline
 
Join Date: Dec 2005
Posts: 1
Esperanto garantias la rajton je edukado de cxiuj infanoj

Espernato garantias la rajton je edukado de cxiuj infanoj tra la mondo. Se oni ne devos instrui ilin en/per fremdaj lingvoj kaj oni povus instrui ilin per iliaj gepatraj lingvoj KAJ POSTE Esperanto, la landoj s'parus tiom da mono, ke oni povus plibonigi la lernejojn kaj edukci cxiujn.

Tion ne diras nur mi. La raporto de UN pri Homara Evoluo en 2004 detale rakontas pri la sxparoj en la landoj, kiuj cxesis uzi ekskoloniajn lingvojn kaj ekuzis gepatrajn lingvojn. Aldonu al tio la sxparojn pro instruado de Esperanto kompare kun instruado de la angla aux de la franca, kaj vi havos la finan bildon.

Amike

Renato Corsetti
Reply Reply With Quote
  #7  
Old 27-December-2005
bethechange
Australia bethechange is offline
 
Join Date: Jul 2005
Posts: 69
Dankon al vi cxiuj pro viaj kontribuoj. Ili estas cxiuj bonvenaj, sed mi esperas ke cxefe junuloj povas kontribui en cxi tiu forumo.
Mi konsentas kun Renato ke Esperanto povas helpi al cxiuj infanoj havi plenan edukadon, kaj tiu argumento estas ofte farata. Mia vidpunkto pri la lingvo estas ke gxi ne nur havas potencialon, sed ankaux havas gxi aktualan indecon, kiu estas ke homoj povas komuniki trans landaj kaj kulturaj limoj, ekzemple en cxi tiu forumo pri homaj rajtoj.
Dankon al Hilberno por via aldono de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Laux via opinio, cxu la Deklaracio estas suficxa? Cxu gxi estas ankoraux signifa por hodiaux? Mi agas kiel diabla advokato (cxu ankaux tiu esprimo ekzistas en la portugala kaj aliaj lingvoj?), cxar mi kredas ke la Deklaracio, se universale respektata, farus pli bonan mondon, sed eble homoj malkonsentos. Eble cxar gxi trudas je la politikaj vidpunktoj de aliaj homoj, aux eble cxar ili ne konsentas kun iuj eroj de la Deklaracio.
Cxu malrespektoj de homaj rajtoj okazas en viaj landoj? Ekzemple, en Auxstralio, dum multaj jaroj gxis antaux unu jaro, rifugxintaj infanoj kaj plenkreskuloj estis enkarcerigitaj dum monatoj, ecx jaroj, antaux ol esti akceptataj aux rifuzitaj (nur 10-15% estis rifuzitaj) kiel honestaj rifugxintoj. La Alta Kortumo de Auxstralio liberigis la infanojn de la migropunejoj, sed multaj plenkreskaj rifugxintoj ankoraux estas enkarcerigitaj sen aperi en kortumo - tio estas, ili estas arbitre malliberigitaj. Ankaux nia nova kontrauxterorisma legxaro malrespektas gravajn homajn rajtojn. La problemo estas, ke Auxstralio ne havas Homrajtan Legxaron kiel la Bill of Rights en Usono, Novzelando, Britio, kaj en euxropaj landoj kie la legxaroj havas aliajn titolojn. Estas neniu protekto de homaj rajtoj en la Auxstralia legxaro - ni devas nur fidi je la bonvolo de la registaro - kiu ne estas cxiam evidenta.
Bonvolu skribi pri la homrajta situacio en via lando, precipe pri infanoj.
Reply Reply With Quote
  #8  
Old 28-December-2005
gingekerr
United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland gingekerr is offline
 
Join Date: Dec 2005
Posts: 1
Quote:
Originally Posted by bethechange
...
Dankon al Hilberno por via aldono de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Laux via opinio, cxu la Deklaracio estas suficxa? Cxu gxi estas ankoraux signifa por hodiaux? Mi agas kiel diabla advokato (cxu ankaux tiu esprimo ekzistas en la portugala kaj aliaj lingvoj?), cxar mi kredas ke la Deklaracio, se universale respektata, farus pli bonan mondon, sed eble homoj malkonsentos. Eble cxar gxi trudas je la politikaj vidpunktoj de aliaj homoj, aux eble cxar ili ne konsentas kun iuj eroj de la Deklaracio.
...
Neniu deklaracio povas esti suficxa sen ago (Cxi tiu inklusivita). Multaj da registraroj 'agnoskas' la Deklaracion sed ne vere agkoskas kaj protektas rajtojn.
Tio dirita, mi pensis ke la Deklaracio havas bonan saldon inter rajtoj kaj la kosto de rajtoj, kaj donas taugan celon al kiu ni celu.


Quote:
Originally Posted by bethechange
Cxu malrespektoj de homaj rajtoj okazas en viaj landoj? Ekzemple, en Auxstralio, dum multaj jaroj gxis antaux unu jaro, rifugxintaj infanoj kaj plenkreskuloj estis enkarcerigitaj dum monatoj, ecx jaroj, antaux ol esti akceptataj aux rifuzitaj (nur 10-15% estis rifuzitaj) kiel honestaj rifugxintoj. La Alta Kortumo de Auxstralio liberigis la infanojn de la migropunejoj, sed multaj plenkreskaj rifugxintoj ankoraux estas enkarcerigitaj sen aperi en kortumo - tio estas, ili estas arbitre malliberigitaj. Ankaux nia nova kontrauxterorisma legxaro malrespektas gravajn homajn rajtojn. La problemo estas, ke Auxstralio ne havas Homrajtan Legxaron kiel la Bill of Rights en Usono, Novzelando, Britio, kaj en euxropaj landoj kie la legxaroj havas aliajn titolojn. Estas neniu protekto de homaj rajtoj en la Auxstralia legxaro - ni devas nur fidi je la bonvolo de la registaro - kiu ne estas cxiam evidenta.
Bonvolu skribi pri la homrajta situacio en via lando, precipe pri infanoj.
Bedauxrinde, ankaux Britujo enkarcerigas rifugxintojn, kaj ofte resendas torturitajn rifugintojn al liaj landoj, kie ili ofte estas retorturitaj or mortigitaj.

Laux mia opinio, ne necesas iu ajn limito de enmigracio (eble krom por konitaj krimuloj kaj teroristoj) - cxiu nova enmigrinto ricxigas la landon.
Reply Reply With Quote
  #9  
Old 28-December-2005
bethechange
Australia bethechange is offline
 
Join Date: Jul 2005
Posts: 69
Quote:
Originally Posted by gingekerr
Neniu deklaracio povas esti suficxa sen ago (Cxi tiu inklusivita). Multaj da registraroj 'agnoskas' la Deklaracion sed ne vere agkoskas kaj protektas rajtojn.
Tio dirita, mi pensis ke la Deklaracio havas bonan saldon inter rajtoj kaj la kosto de rajtoj, kaj donas taugan celon al kiu ni celu.

Jes, mi konsentas. Plej ofte landoj agas laux siaj propraj voloj kaj ne konsideras la Deklaracion. Ekzemple, en Cxinio estis kondicxo de ilia gastigado de la Olimpikaj ludoj ke ili plibonigu la homrajtan situacion. Laux antauxlasta raporto de Amnestio Internacia, Cxinio ne atingos tiun celon kaj la Olimpika Komitato ne vere kontrolas tion.

Sed estas malsamo inter Britujo kaj Auxstralio - Britujo havas Homrajtan Akton laux kiu cxiu proponata legxo estu konsiderata laux homaj rajtoj kaj povas esti provita per la kortumoj laux tiuj kriterioj. Ekzemple kelkaj elementoj de la novaj kontrauxterorismaj legxoj estis provitaj laux homaj rajtoj en la Alta Kortumo de Britujo, kaj oni trovis ke tiuj elementoj kontrauxas homajn rajtojn. En Auxstralio neniu tia protekto ekzistas.


Quote:
Bedauxrinde, ankaux Britujo enkarcerigas rifugxintojn, kaj ofte resendas torturitajn rifugintojn al liaj landoj, kie ili ofte estas retorturitaj or mortigitaj.

Laux mia opinio, ne necesas iu ajn limito de enmigracio (eble krom por konitaj krimuloj kaj teroristoj) - cxiu nova enmigrinto ricxigas la landon.
Jes, mi auxdis ke Britujo nun ankaux ekarcerigas rifugxintojn, kaj ankaux permesas torturon kontraux iuj suspektoj (enkarcerigitaj en aliaj landoj, kompreneble, sed tamen...). Neniu lando havas perfektan homrajtan historion kaj aktualon. Mi ankaux konsentas pri la limigo de enmigrado - ili estas plejparte nenecesaj. Sed eble vi auxdis pri la riotoj en Sidnejo (Cronulla) kontraux libanaj enmigrintoj - estas tre hontige ke pli kaj pli da auxstralianoj kontrauxas enmigradon. Tamen la cxefministro malkonsentas ke ekzistas grandskala rasismo en Auxstralio. Eble la rasismo ne estas grandskala, sed gxi estas suficxe granda por esti rimarkebla kaj pricxagreninda, kaj laux mia opinio, rasismo estas ofte parte pro sistema diskriminacio en registara politiko.
Reply Reply With Quote
  #10  
Old 12-February-2006
Johano
Belgium Johano is offline
 
Join Date: Feb 2006
Posts: 1
Saluton,

estas vere bona aĵo ke nun oni povas diskuti en Esperanto, en retejo de UNICEF-o.
Mi esperas ke oni vere traduku la paĝojn en Esperanto, ĉar ni scias ke ĝi funkcias, kaj ĝi vere estus bona afero por ni!

Vivu la Esperanton, kaj kontraŭ la malo en la mondo, kaj ties infanoj!!

Amike,

Johano
Reply Reply With Quote
  #11  
Old 13-February-2006
bethechange
Australia bethechange is offline
 
Join Date: Jul 2005
Posts: 69
Kara Johano,
Dankon por via komento, kaj mi ankaux esperas ke ni povas plivastigi la profilon de Esperanto je cxi tiu pagxo. Sed atentu - ankaux ekzistas aliaj pagxoj kiel cxi tiu (ekz. en Farsio ktp), sed la retejo mem nur ekzistas en tri lingvoj (angla hispana franca). Oni diris al mi ke ni devas havi vere aktivan pagxon por povi traduki la forumon. Do, bonvolu partopreni cxiutage kaj invitu amikojn esperantistajn! Cxu vi havas respondon pri la demandoj pri homaj rajtoj supere? Mi rimarkas ke vi logxas ie en Flandrujo - mi estas en Bruselo cxijare. Mia patrino estas flandra. Vi havas la saman agxon kiel mi - mi esperas ke ni povos baldaux renkontigxi.
Amike,
bethechange
Reply Reply With Quote
Reply


Thread Tools Search this Thread
Search this Thread:

Advanced Search
Display Modes

Posting Rules
You may not post new threads
You may not post replies
You may not post attachments
You may not edit your posts

BB code is On
Smilies are On
[IMG] code is Off
HTML code is Off

Forum Jump:


All times are GMT. The time now is 07:37.


UNICEF